“Vi ne povas imagi,” diris la Dukino, “kiel ĝojige estas por mi revidi vin, mia kara.” Dirante tion, ŝi ligis sin al Alicio per la brako en tre bonkamarada maniero, kaj ili ekmarŝis kune. Tre plaĉis al Alicio trovi, ke la Dukino estas nun bonhumora, kaj ŝi interne pensis ke antaŭe, kiam ili renkontiĝis en [...]
Read more
La Falsa Kelonio profunde ekĝemis, kaj tiris la postan flankon de unu piedaĵo trans la okuloj. Li fikse rigardis Alicion kaj forte penis paroli, sed liaj plorĝemoj dum kelkaj minutoj neebligis la parolojn. “Li kondutas same kvazaŭ li havas oston en la gorĝo,” diris la Grifo kaj tuj klopodis (per fortaj skuoj kaj manfrapoj sur [...]
Read more
Kiam ili alvenis, la Keraj Gereĝoj jam sidis sur sia trono, ĉirkaŭite de granda amaso da bestetoj kaj birdetoj, ankaŭ la tuta aro da ludkartoj. Jen antaŭ la trono staris la Lakeo; li havis la manojn kunligitajn per granda ferĉeno, kaj gardis lin du soldatoj, ĉiuflanke po unu. Apud la Reĝo staris la Blanka Kuniklo; [...]
Read more
“Jen mi” ekkriis Alicio. Pro la eksciteco sin trovi alvokata, ŝi tute forgesis ke dum la lastaj minutoj ŝi tre multe kreskis; kaj tiel subite ŝi eksaltis supren, ke ŝi renversis per la jupo la ĵurintarujon, kaj faligis ĉiujn ĵurintojn sur la kapojn de la sube starantoj. Jen ili kuŝis sur la planko kaj senhelpe [...]
Read more