La Aventuroj de Alicio en Mirlando (Esperanto)

ĈAPITRO I Mirinda Falego!

 

Alicio, jam longan tempon sidinte apud sia fratino sur la deklivo, tre enuiĝis pro senokupo. Unu, du foje ŝi prove rigardis en la libron kiun la fratino legas, sed povis vidi en ĝi nek desegnojn nek konversaciojn, kaj “por kio utilas libro,” pensis ŝi, “enhavanta nek desegnojn nek konversaciojn?”

Read more

ĈAPITRO II La Lageto farita el Larmoj

 

“Neniam mi spertis tiaĵo,” ekkriis Alicio, (pro eksciteco ŝi eĉ forgesis la akuzativon). “Jen mi plilongiĝas teleskope, kiel la plej granda teleskopo en la tuta mondo. Adiaŭ, piedetoj miaj!” (Kiam ŝi direktis la rigardojn al la piedoj, pro la plilongiĝo ili jam fariĝis tute malproksimaj, kaj apenaŭ ŝi povis vidi ilin.) “Ho, vi kompatinduloj! kiu [...]

Read more

ĈAPITRO III Post stranga vetkuro sekvas stranga mus-tejlo.

 

La kunvenintoj sur la bordo prezentis tre strangan aspekton. Jen birdoj kun plumoj malordigitaj, jen bestoj kun felo algluiĝinta al la korpo: ĉiuj estis akvogutantaj, malkomfortaj, malagrablaj. Kompreneble la unua demando estis: kiamaniere resekiĝi? Ili interkonsiliĝis pri tio, kaj post kelke da minutoj ŝajnis al Alicio tute ordinara afero trovi sin babilanta kun ili kvazaŭ [...]

Read more

ĈAPITRO IV Ĉefe pri unu Lacerto nomata Bil

 

Alvenis ne la Muso, sed la Blanka Kuniklo, Ĝi trotis malrapide, kaj ĉirkaŭrigardadis, kvazaŭ ĝi serĉas ion. Ŝi aŭdis ĝin murmuri al si: “Ho, la Dukino, ho, miaj karaj piedoj, ho miaj felo kaj vangharoj! Ŝi ekzekutigos min. Tio estas same certa kiel la fakto ke mi ne amas la ĉasputorojn! Kie en la tuta [...]

Read more

ĈAPITRO V Alicio ricevas admonon de la Raŭpo

 

Tre longan tempon Alicio kaj la Raŭpo silente rigardis unu la alian; fine la Raŭpo elprenis la pipon el la buŝo kaj alparolis ŝin per malvigla dormema voĉo: “Kiu vi estas?” ĝi diris. Jen ne tre kuraĝiga komenco! Alicio respondis malsinfide: “Apenaŭ mi scias, Sinjoro, en la nuna momento. Mi bone scias kiu mi estis, [...]

Read more

ĈAPITRO VI Pri la Porkinfano

 

Kelkan tempon ŝi staris senmove, fikse rigardante la dometon kaj konsiderante kion ŝi faros. Dum ŝi ankoraŭ staris dubante, subite el la arbaro alkuris livrevestita lakeo (nur pro la livreo ŝi konkludis ke li estas lakeo, el la vizaĝo ŝi estus nominta lin fiŝo). La noveveninto laŭte frapis sur la pordon per siaj manartikoj, kaj [...]

Read more

ĈAPITRO VII Tetrinkado ĉe Frenezuloj

 

Jen sub arbo antaŭ la domo ŝi vidis tablon; ĉe la tablo sidis, tetrinkante, la Martleporo kaj la Ĉapelisto; ankaŭ inter ili sidis Gliro, kiu dormas profunde. La du aliaj apogis sur ĝi la kubutojn, kaj babiladis ĉirkaŭ ĝia kapo. “Tre malkomforte por la Gliro,” pensis Alicio, “tamen, ĉar ĝi dormas profunde, ĝi kredeble ne [...]

Read more

ĈAPITRO VIII Kroketludo ĉe la Kera Damo

 

Ne malproksime de l’ enirejo staris granda rozarbo; kreskis sur ĝi blankaj rozoj, sed jen tri ĝardenistoj okupis sin pentrante ilin ruĝaj. Ĉar tio ŝajnis al Alicio tre stranga ago, ŝi alproksimigis sin por observi ilin. Ĵus alvenante, ŝi aŭdis unu el ili diranta: “Kvin, vi gardu vin, vi jam ne ŝprucu sur min la [...]

Read more
Page 1 of 212»